Spir' profundu, manoj vastu, unu-du! - sed nur ne hastu. Vigla mens', gracio kaj plastiko - sana, sobra vivkutim', plezuriga por anim' estas la matena gim-nastiko. Pro malvarmo ne trepidu, unu-du! - surplanke sidu, faru la ekzercojn kun fervoro. For influon de l' soci', spiru ĝis la prostraci', estu sporta inici-atoro. Se vi jam anhelas lace - ek al saltoj, pli aŭdace, ne timigos vin eĉ Antarktiko. Pruvis la scienco brila: nigran kafon malutilan anstataŭos sport-profila-ktiko. Disvastiĝis inter homoj unu-du! - malsan-sindromoj. La viruson firme kontraŭstaru. Kiu feblas - mortos for! Do, konservi sanon por, nepre la hardadon or-de faru. Superfluas eĉ parolo - vi klinadu vin ĝis folo, tamen ĉiam pensu pri plezuroj. Se vin io ĝenas noce — duŝu vin kaj frotu brose, tre utilas akvaj proce-duroj. Mava vort' ne trafos ŝoke - tuj ekkuru ni surloke. Gajnos ĉiu, eĉ la malspertulo. Por kurado - jen stimulo: diferenco estas nulo, Ĉiujn egaligas kur-regulo.
© Valentin Melnikov. Tradukis, ?