Mi en lumeg’, al ĉies mi dispon’. Mi pretas al kutima proceduro: Se mikrofono - kiel ĉe ikon’... ne, ŝajnas jam, ke nun - ĉe embrazuro. Min mikrofon’ ne ŝatas en sincer’ - jes, mia voĉ’ orelon ajnan pikos. Mi certas: se devios mi de ver’, mensogon ĝi sendampe amplifikos. Batas scenaj lampoj min subripen, reflektoroj lumon ĵetas vipe kaj blindige al mia vizaĝ’, kaj la braĝ’, la braĝ’. La mikrofon’ sentemas sen ekart’. Ne falsu mi: ĝi aúdas ĉiun joton, ne tuŝas gin eĉ iom mia fart’, do, bone - mi noneste kantas notojn. Hodiaŭ mi streĉiĝas ĝis stertor’, tamen ne ŝanĝas mian tonalecon. Ja se mi misos tonon de la kor’, ĝi ne korektos eĉ mizeran pecon. Batas scenaj lampoj min subripen, reflektoroj lumon ĵetas vipe kaj blindige al mia vizaĝ’, kaj la braĝ’, la braĝ’. Sur kol’ fleksebla tiu ĉi serpent’ post mi la kapon turnas en akordo. Ne ĉesu kanti mi eĉ por moment’, mi kantu ĝis la mort’, ĉar sekvos mordo. Ne brilu, kobro, via okulpar’: mi vidis vian langon, viajn dentojn. Hodiaŭ mi sorĉisto estas, ĉar ne kantas mi, sed sorĉas la serpenton. Batas scenaj lampoj min subripen, reflektoroj lumon ĵetas vipe kaj blindige al mia vizaĝ’, kaj la braĝ’, la braĝ’. Voremas ĝi, simle al birdid’ el mia buŝ’ avide sonojn ŝiras. Ĝi vomos kuglon frunten sen hezit’. Ne ŝirmos man’: gitar’ ĝin teren tiras. Ĉi tio daŭros eble dum etern’. Ĝi kio estas, mia mikrofono? Jen ĝi jam transformiĝas al lucern’, sed ne sanktulas mi sur ĝia fono. Batas scenaj lampoj min subripen, reflektoroj lumon ĵetas vipe kaj blindige al mia vizaĝ’, kaj la braĝ’, la braĝ’. Ol gam’ pli simplas mia melodi’, sed se devias de l’ sincera tono, tuj min sarvangen frapas tiu ĉi senmova ombro de la mikrofono. Mi en la lum’, al ĉies mi dispon’. Kion atendi: muton aŭ tamburon? Ĉe mikrofono - kiel ĉe ikon’... ne, ŝajnas jam, ke nun - ĉe embrazuro. Batas scenaj lampoj min subripen, reflektoroj lumon ĵetas vipe kaj blindige al mia vizaĝ’, kaj la braĝ’, la braĝ’.
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989