Ne ŝatas mi mortfinon sub fatalo, neniam mi laciĝas de la viv’. Al ai ne plaĉas ĉiu temp’ de jaro, kiam ne sonas mia gajmotiv’. Senkaŝan cinikemon malŝategas, ne fidas mi al ravo, al kortrem’, ne ŝatas, se leterojn oni legas, gapante trans la ŝultron sen hontem’. Ne ŝatas mi kaŝemon, ambiguon, senĝenan rompon de konversaci’, de post angul’ pafitan dorsen kuglon. Kontraŭas ankaŭ rektan pafon mi. Min naŭzas onidir’, dirata jese, vermoj de dubo, honorato en prosper’, aŭ kiam oni kuspas min seĉese, aŭ kiam kontraŭ vitro skrapas fer’. Ne ŝatas mi certecon plenesatan, prefere - malaperu sinregad’, domaĝas mi honeston forgesatan kaj kalumnion nun en pietat’. Ne vane mi feblulon ne kompatas: ne f lugi - rampi estas lia sort’. Perforton kaj senforton mi ne ŝatas, sed kompatindas nur la krista mort’. Mi min ne ŝatas dum hazarda timo, bedaŭras pri batata senkulpint’, ne ŝatas nazoŝovon al l’ animo, des pli, se orgojlanto kraĉas ĝin. Ŝatindas nek arenoj, nek maneĝoj, ĉar tie mon’ ŝanĝatas po moner’. Eĉ se estonte aliiĝos leĝoj, malŝatos tion mi ĝis mia malaper’!
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1985