Inter rokoj, laŭ deklivo, ĉe abisma rando alta
mi ĉevalojn miajn skurĝas, ili kuras plu sen halto.
Venton glutas mi, aero mankas pro l’ galopo salta...
Sentas mi, ke senrevene mi pereas kun ekzalto.
Pli prokrastu, ho, ĉevaloj, ne rapidu ja tro!
Ne obeu al la streĉa vip’!
Sed la ĉevalojn lote kaptis mi kapricajn kaj, do,
ne sukcesos ĝis fin’ de la kant’ kaj de l’ viv’.
Tuj" haltigos mi min, strofon kantos ĝis fin’, -
nur momenton da viv’ plusu al mi, destin’!..
Mi pereos! Uragano forbalaos min simile
lanugeron, kaj mi sage flugos en glitveturilo.
Hej, vi, ĉesu galopadi kaj paŝadu pli humile!
Plilongigu mian vojon al lasta mortazilo!
Pli prokrastu, ho, ĉevaloj, ne rapidu ja tro!
He ĉefuloj por vi - knut’ kaj vip’!
Sed la ĉevalojn lote kaptis mi kapricajn kaj, do,
ne sukcesos ĝis fin’ de la kant’ kaj de l’ viv’.
Tuj" haltigos mi min, strofon kantos ĝis fin’, -
nur momenton da viv’ plusu al mi, destin’!..
Ni sukcesis, ĉar al Dio oni ĉiam ne malfruas.
Kion do anĝeloj ĉantas kolervoĉe kaj perfide?
Aŭ ĉu la sonorileto sin larmige plore bruas?
Aŭ mi krias, ke ĉevaloj min ne trenu tro rapide?
Pli prokrastu, ho, ĉevaloj, trotu ja sen hastem’!
Ne galopu, petegas mi vin!
Sed la ĉevalojn lote kaptis mi kapricajn, kaj jen -
for la viv’, nur ĝissonu ĉi kant’ ĝis la fin’!
Tuj" haltigos mi min, strofon kantos ĝis fin’, -
nur momenton da viv’ plusu al mi, destin’!..
|