Vespere muĝas ŝtorma kant’, kaj, dum la maro ŝutas frapojn kontraŭ la sablon de la strand’, observas mi de l’ borda rand’, kiel la ondoj rompas l’ kapojn. La pereintojn kun estim’ kompatas mi, de malproksim’. Jen aŭdu: ŝriko, morta ĝem’ kaj sturmo kraŝas en ribelo. Jes ja: akcelo ĝis ekstrem’, forto-kumul’, trabreĉo, prem’ kaj... kap-frakaso ĉe la celo! Hi l’ pereintojn kun estim’ kompatas, sed de malproksim’.
Ho, blankaj krinoj de la fat’, - ĉe l’ mort’ similas aŭreolojn. Kun batal-sonoj de trumpet’ stalonoj baŭmas en impet’ kaj rompas l’ arke kurbajn kolojn. Mi l’ pereintojn kun estim’ kompatas, sed de malproksim’.
La vento batas en fier’ la ondojn, taŭzas ŝaŭmo-krinojn. Ne konkereblos barier’: iu embuske sur la ter’ faligos bavan ĉevalinon. Oni kun veo kaj estim’ kompatos ĝin, de malproksim’. Min same pelas la destin’, mi ne espem ja eskapon. Delir-anima halucin’ aŭguras rompon de la spin’, frakasos ankaŭ mi la kapon. Oni kun veo kaj estim’ kompatos min, de malproksim’. Eterne tiel sur la bord’ tre multsj sidas kaj observas, kiel l’ aliaj en sintord’, ĵetante sin al la fuort’, rompante l’ spinojn, kapojn, vervas. Ili l’ falintojn kun estim’ kompatas, sed de malproksim’.
Sed en la sino de la mar’, en sombro de la funda puto en iu tag’ de iu jar’ naskiĝos alta ondegar’, sin ĵetos al la borda bar’, kaj l’ observantojn ĝi forglutos. La pereintojn laŭ l’ destin’ kompatos mi, de malproksim’.
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1988