Dum la vivo mi sveltis kaj altis, kaj nek vorto, nek kuglo min povis enkadrigi laŭ kliŝa egalí. Tamen kiam la koro jam haltis, oni fleksis, en kadron min ŝovis: jen Ahilo - sur piedestalí. Nek deskuos la karnon granitan, nek deŝiros de lí piedestalo mi lí ahilan kalkanon el ŝtoní. Per cementí estas firme premita la skeleto, farita el ŝtalo, nur laŭspine trakuras la kloní. Estis mi dum la viví ŝultrolarĝa kaj plenforta. Mi ne pensis pri stretigo ŝanĝa la postmorta. Sed enigis min oni en kadron kutiman, al mi tuta friponis purigon rafinan. Kaj jen, kiam mortinta mi estis, tuj la maskon postmortan modelis lertaj membroj de la familií. Sed nur kiu al ili sugestis la aziajn zigomojn beveli, por ke lí gipsí brilu per idilií?! Nek imagis, nek sonĝis mi tion, opiniis: ne estos danĝero iĝi tia misforma portretí. Glacebrilis surfací de lí kopio, kaj blovadis la tomba aero de lí enua sendenta ridetí. Dum la viví mi la kapon neniam sobeklinis. Min mezuri per skalo kutima oni timis. Sed post prení de lí postmorta kopií - ho, indigno! - la ĉerkistí venis kun mezurilo el ligno. Kiam pasis de lí mortí jaro sola, kiel signo, ke mi ekprestiĝis, la fortika gisit-monumentí antaŭ granda amaso popola ĉe lí kantadí vigla inaŭguriĝis, mia - de magnetita sonbendí. Startis ceremonia diboĉo: ĉien sonoj ekfluis poteneaj, lumí ekbatis min de sur tegmentí. La ŝiritan de lí malesperí voĉon la modernaj rimedoj scicaj falsmodifis agrabla falsetí. Mutis mi, en tegilo kaŝita, - ĉies celo. Kriis mi, kvazaŭ estus kastrita, al oreloj: "Vidu stumpan min! Kiel impresas vido mia? Vere, ĉu post la morto necesas mi ĉi tia?!" Komandora brusonas irpaso... Pensis mi: "Laŭ la sama rimedo mi promenu sur platoj kun tintí!" Flanken ĵetis sin tuj la amaso, kiam mi ŝiris ĝeme lí piedon: dekrustiĝis ŝtonarí de lí mortintí! Mi kliniĝis la nuda kaj turpa, sed, falante, elrampis elhaŭte, per bastoní min apogis kun tremí. Kaj post la terenfalo perturba el soniloj ŝiritaj krilaŭte: "Ŝajnas - vival" - stertoris mi mem.
Monstro iĝis mi el svelta homo post la falo, sed elstaras la akraj zigomoj el metalo. Ne scipovis mi laŭ ies volo - inkognite, - mi, kontraŭe, foriris ĉe lí popolo elgranite!
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989