Kion vidos mi hodiaŭ, kiel spiros mi? L’ aer’ densas, fulmgravedas la ĉielo. Kion aŭdos mi hodiaŭ, kion diros mi? La aŭguraj birdoj kantas, el fabelo. Birdo Sirin al mi gaje ridas nun, min ĝojigas kaj vokas el nest’. Kaj kontraŭe l’animon ĉagrenas kun mornmien’ bizarul’ Alkonost. Kordoj sep de la fortun’ eksonoris pri prosper’ - tio birdo Gamajun min nutras per esper’. Bluĉielon, trutreditan de kampanil’, batas sonoril’, kupra sonoril’ ĉu en ĝoj’, ĉu kolero al ni. La kupolojn en Rusio kovras ora bril’, ke pli ofte rimarku la Di’... Antaŭ mi eternas la enigmo serĉa jen: la vastega granda regno kaj fabela, kun la vivo sal-acid-amare-dolĉa en land’ sekala, purafonta, bluĉiela. La argilon ŝmacante per hufoj, jam ĝis genu’ sinkas la jungitar’, tamen trenas tra l’regn’ de dormanta flam’, trenas min tra la dorma koŝmar’. Antaŭ mi l’arĝenta lun’ montras vojon laŭ la ter’ - tio birdo Gamajun min nutras per esper’! La animon, trivitan en lukto por viv-vegeto, min muelonta for, se ĝin lezis ĝis sang’ erozi’, flikos mi per la ŝtofo el pura or’, ke pli ofte rimarku la Di’...
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1988