En ribela region’,
gubernio de obskur’,
trafis brava juna hom’
dornojn kaj pikilojn nur.
Estis plena de ĉagren’, de ĉagren’
lia sortodrivo.
Sata estis de venen’
la sufera vivo.
Veneniĝu kaj ne plendu,
ja senpagas ĉi cikut’.
Ŝnuro kiel ajn serpentu,
tutegale iĝos knut’.
Vagas nia trampo plu
tra la mondo kun saket’,
kaj volviĝas viva flu’
kiel aranea ret’.
Iujn gvidis la missort’ al perfort’,
en la krim-af erojn.
Tiujn ventoj pelis for,
rekte en karcerojn.
Por kompato eĉ ne pentu
kaj toleru ĉion vi.
Ŝnuro kiel ajn serpentu,
tutegale iĝos vip’.
Ah, malicas la patruj’,
famas ĝi pro l’ eŝafod’.
Ŝtip’ aŭ galgo pretas tuj
por bravulo, sen klopod’.
Jen la pendumitojn la satano mem
lekas, mortlasciva.
Ho, nek vivi sen katen’,
nek eĉ resti viva!
Ridu nur, sed ne lamentu:
tabuitas plor’ al ni.
Ŝnuro kiel ajn serpentu,
kurtigita estos vi.
Nokte l’ koron trivas l’ pens’:
jen la fin’ de l’ viva lud’ -
ĉe l’ maten’, sen indulgenc’...
Se pli tardus l’ ekzekut’!
Ne bedaŭru pri l’ fatal’, pri l’ fatal’,
vanus la prokrasto.
Vi, bravulo, por la galg’ -
dezirinda gasto!
Dormu, sed ne sentimentu,
l’ vivo estas nur vantaj’.
Ŝnuro kiel ajn serpentu,
tutegale iĝos maŝ’!
|