Ŝonĝas flavajn fajrojn mi
kaj tra l’ dorm’ stertoras.
Nu, atendu iom pli,
ja l’ maten’ ne foras.
Sed mateno - revojn for -
kartojn ne permutas:
vi aŭ fumas antaŭ vor’,
aŭ la vodkon glutas.
He, jen kia ĉagren’!
Jen la malben’, la sort-katen’.
He, jen la viv-refren’:
aŭ la vodkon glutas.
En drinkej’ - glaset’, flakon’,
buŝtuko sur telero:
paradiz’ por histrion’,
sed por mi - karcero!
En preĝej’ - obskur’, fetor’,
diakon’ incensas:
nur fetiĉoj en ador’,
sed mi alipensas.
Hastas mi singarde al
montpied’ en ardo.
Jen sur monto staras aln’,
kaj sube - ĉerizarbo.
Monton volvi per heder’ -
ĝojo al la koroj.
Aŭ alia bonafer’...
Sed perversas moroj.
He, jen kia ĉagren’!
Jen la malben’, la sort-katen’.
He, jen la viv-refren’:
sed perversas moroj.
Tiam mi tra kampo trotas plu -
sombro, l’ mond’ sendias.
Kaj en pura kamp’-cejana blu’,
kaj longa vojo strias.
Jen ĝi gvidas al arbar’...
Timon pelas vipo...
Kaj ĉe l’ fino de l’ koŝmar’ -
ekzekuta ŝtipo.
Huftamburas jungitar’
lace kaj rutine.
Tra la voj’ - malica far’,
kaj ĉe l’ fin’ - des pli! Ne!
Nek preĝejo, nek drinkej’
sankta loko restas.
Ne, kunuloj, certe ne,
vero jam forestas!
He, aĉ! Al ĉio - kraĉ!
Jen la malplaĉ’, la vort-remaĉ’.
He, aĉ! Kia domaĝ’:
vero jam forestas.
|