Hejtu do l’ ŝvitbanejon laŭ I’ blank-metod’: tro malfruis la lum’ de l’ liber’. La haladz’ liberigos min de l’ hipnot’, paroladon fluigo sincer’. Ŝvitbanejon ekhejtu, mastrinjo, por ekardigu, flagrigu mi min. Tie, sur ligna benko, mi pelos for ĉiujn dubojn el mia anim’. Mi ekĝuos ĝis perdo de hont’ kaj dec’, akvo lavos min de l’ tempa krust’, l’ memoraĵo de l’ kulto de l’ personec’, jen, ekbluos maldekstre sur l’ brust’. Hejtu do l’ ŝvitbanejon laŭ I’ blank-metod’: tro malfruis la lum’ de l’ liber’. La haladz’ liberigos min de l’ hipnot’, paroladon fluigo sincer’. Multo estas falinta da forst’ kaj fid’, dum sopiris ni en bagn-azil’. Sur la brust’, dekstraflanke - la manja vid’ kaj maldekstre - l’ stalina profil’. Paradizon vizitis por longa temp’ mi pro mia sindona la fid’. Modifiĝis je l’ viv’ sen esper’ kaj sent’ mia neimagebla stupid’. Hejtu do l’ ŝvitbanejon laŭ I’ blank-metod’: tro malfruis la lum’ de l’ liber’. La haladz’ liberigos min de l’ hipnot’, paroladon fluigo sincer’. Jen, resonas al mi ĉe l’ matena rand’ al la frato pri help’ la petkri’: la du belaj gardistoj for parta land’ veturigis min al Siberi’. Kaj pli poste, en bagna barak-medi’, forglutinte panpecon kun plor’, la profilon tatuis ĉe l’ koroj ni, ke li aŭdu batadon de kor’. Ej, ne hejtu l’ banejon laŭ l’ blank-metod’... tro malfruis la lum’ de l’ liber’. La haladz’ liberigos min de l’ hipnot’, paroladon fluigo sincer’. Ho, ekskuis min de la rakonto trem’, dubojn pelis vapor’ de l’ stultul’. Post la frosta nebula pasinta temp’ min sobrigas la arda nebul’. Ekbatadis la pensoj sub la krani’: iĝis, ke vane stampis mi min! Kao per kvasto betula vergfrapas mi la heredon de l’ morna pasint’. Ej, ne hejtu l’ banejon laŭ l’ blank-metod’... tro malfruis la lum’ de l’ liber’. La haladz’ liberigos min de l’ hipnot’, paroladon fluigo sincer’.
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1988