Ver’ delikata en puraj vestaĵoj promenis, sin belvestinte por ĉiu beata kriplul’. Kruda mensog’ tiun Veron, vidinte, retenis: “Kara, noktumu ĉe mi en la varma angul’!” Vero fidema trankvile dormante ekspiris, eksalivumis, ridetis en nokta silent’... Ruza Mensogo sur sin litkovrilon fortiris, gapis al Vero kaj restis en plena kontent’. Ellitiĝinte, ŝi hide grimacis, megero: “Simpla inaĉo! Do, kial mi preĝu je ŝi?” Ja diferencas neniel Mensogo kaj Vero, certe, se ilin nudigi - kaj tiun, kaj ĉi. El la hararo ŝi lerte elplektis or-bendojn kaj la vestaĵojn kunprenis kun la akcesor’: mono, horloĝo... kaj ŝtelis eĉ la dokumentojn, kraĉis, blasfemis obscene kaj gvidis sin for. Evidentiĝis la perdo, jam kiam matenis: Vero sin mire kontemplis - ho, mia Jesu’! - iu jam fulgon malpuran de ie altrenis kaj puran Veron nigrigis. Kaj ĉio, ne plu. Oni atakis ŝin ŝtone, sed ŝi nur ridetis: “Miajn vestaĵojn ja portas malica Mensog’!” Sed du beataj kripluloj akuzi ŝin pretis kaj ŝin insultis malpie kun ĝu’ kaj provok’. La akuzaĵ’ inkluzivis l’ ofendan resumon - Ver’ akuzitas pro l’ kulpo de aĉa Mensog’: “Iu putin’ fordiboĉis eĉ propran kostumon, sed ŝi asertas, ke ŝi estas Ver’ - ho, arog’!” Kaj nuda Ver’ ĵuris, preĝis kaj larme ribelis, longe vagadis, malsanis, vegetis sen mon’... Aĉa Mensogo pursangan ĉevalon forŝtelis kaj rajdis for, galopante, la kameleon’.        
       
Iu strangul’ por la vero ĝismorte batalos, sed lia buŝo ne havas eĉ guton da ver’. Ja pura Ver’ eble iam triumfe realos, se ŝi nur trompos Mensogon per ĉi manier’. Ofte, trinkante triope botelon da brando, eĉ ne supozas vi, kiu gastigos vin lok’. Oni vin povas malvesti de l’ kap’ ĝis la plando, kaj portos vian kalsonon malica Mensog’, vian horloĝon observos malica Mensog’, vian ĉevalon ekbridos malica Mensog’!
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1984
© Pavla Dvořáková. Performance, 2008