Bescendigu Vi gracon aŭ benon al helpantoj surteraj, ho, Di’! helpu efektivigi alvenon de puriĝo de pland’ ĝis krani’. Ciuj pekoj, malĝojoj, malvirtoj, indifero, disputo, dolor’ el aniao kun ŝvito elflirtos, kiel kugloj, en arda vapor’. Malaperos ĉi tie angoro, sor leviĝos al klara ĉiel’. Vi puriĝos, kaj per de vaporo neniiĝos malio’ kaj kruel’. Vi tro frue al duŝo ne celu: ne egalas puriĝ’ al banad’. De l’ animo fetoron forpelu per vapor’ kaj bankvasta batad’. De ulcer’ kaj kriplec’ resaniĝon donas tiu viviga akvum’, kvazaŭ sentas vl la renaskiĝon post la forta, bonega vergum’. Tie ĉiuj sin sentas sen ĝeno: lama, kurba, kaj estas ĉi lok’ kvazaŭ la paradiza ĝardeno - ĉiu nuda eniru sen mok’. Liberiĝu de l’ vesto kaj kasto kaj forgesu pri via blusang’. Ĉiun frapas egale bankvasto, do ne laŭdu vin vane pri l’ rang’. Nin ne nocas varmega aero, egaligas nin kuna valor’. Egaleoo, frateco, libero tuj senteblas en densa vapor’. Pelu generaciojn en saŭnon, baptaspergu je l’ sankta afer’, Dio, verŝu sur nin akvon sanktan, savu el barbarism’ por liber’. Descendigu Vi gracon aŭ benon al helpantoj surteraj, ho, Di’! Helpu efektivigi alvenon de puriĝo de pland’ ĝis krani’.
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989