Bonsanas la soldat’, al ĉia pretas fat’ kaj, kiel el tapiŝo, polvon frapas el vojplat’. Neniu nin kuraĝos haltigi dum marŝad’! Sunbrilas la vizaĝoj kaj bota polur-glat’. Sur la forbrul-ebeno ai metr’ post metr’ Ukrainion prenas la milita grupo "Centr’". Alterne laŭ front’ vin kalkulu je unu kaj du! Unuaj paŝu plu al mort’ - unu kaj du! Kaj duaj, tuj post, paŝu pro moŝt’, - en paradiz’ estos, sen dub’! unu kaj du, unu kaj du, unu kaj du! Jen floras antaŭ ni la ter’, kaj poste - incendi’! Ne pensu multe pri sufer’, kun ni - estrar’ kaj Di’. Gajemaj kaj sentimaj al hejm’ revenos ni. Blondharaj fianĉinoj al ni estos premi’! Revuloj murdi pretas, al metr’ post metr’ Ukrainion tretas la soldatoj de la "Centr’". Alterne laŭ front’ vin kalkulu je unu kaj du! Unuaj paŝu plu al mort’ - unu kaj du! Kaj duaj, tuj post, paŝu pro moŝt’, - en paradiz’ estos, sen dub’! unu kaj du, unu kaj du, unu kaj du!
       
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989