Hodiaŭ ne aŭdas ni batojn de kor’.
Ĝi estas por laŭboj en parko.
Mi falas, kaptante la kuglon per l’ korp’,
fiksinte la finan rimarkon:
"Ne plu revenos mi ĉi fojon,
alia venos laŭ fatal’".
Ni frue finas, frue finas, frue finas nian vojon,
kaj jam la filoj, jam la filoj en batal’".
Al iuj - diluv’ estu post la pere’:
"La morton kun ĝojo ni festu!"
Sed mi tial nur paŝis el la tranĉe’,
ke tiu diluvo ne estu.
La ter’ brakumas mian kolon,
l’ okulojn ŝirmas la vual’.
Ni frue finas, frue finas, frue finas nian vojon,
kaj jam la filoj, jam la filoj en batal’.
Do, kiu atakon komencos post mi,
ĵetante sin sur embrazuron?
Mi sentas deziron, ke estu jen li,
vestita ne laŭ la staturo.
Sukcesis mi rideti fojon:
li iros plu post mia fal’.
Ni frue finas, frue finas, frue finas nian vojon,
kaj jam la filoj, jam la filoj en batal’.
Eksplodoj sordinis la ritmon de l’ kor’,
sed aŭdis mi l’ fortan kadencon,
ke kun mia fino ne ĉio ’stas fop,
la fin’ estas ies komenco.
La ter’ brakumas mian kolon,
ĉi-foje estas la final’.
Ni frue finis, frue finis, frue finis nian vojon,
sed niaj filoj, niaj filoj en batal’.
|