Kiu diris:"Forbrulis prosper’, ne plu ĝermos jam semoj printempe"? Kiu diris, ke mortis la ter’? Ne, ĝi nur eksilentis portempe. Hia ter’ ĉiam restos patrin’ - kiel maron elSerpi ne eblas. Ĝi ne mortis en cindra ruin’, nia ter’ pro la plago funebras. Vunde faŭkas obusa krater’, kaj tranĉeoj al tranĉoj identas. Foraudiĝis la nervoj de l’ ter’, kaj neteran suferon ĝi sentas. Por murdistoj - jen nia edif’: resti kripla la ter’ ne konsentos! Kiu diris:"Finiĝis la viv’, kaj eterne la tero silentos"? Ne, tra ĝemoj sonoras al ni nia ter’ el la vundoj sen limo. Ja la ter’ estas nia anim’, kaj per bot’ ne treteblas animo. Kiu diris, ke mortis la ter’? Ne! Ĝi nur eksilentis portempe.
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1984