Ter’ sub la piedoj ondas: mi min trenas - ho, horor’! - tri monatojn vagabondas, kaj okazon tiun fondas mia laso de l’ labor’. Kaj ĉar vagas mi sen faro - nepartia, ne ruzul’ - bonvenigas eĉ ŝtuparo por noktumi en angul’. Jen la vivo! Vivu ĝue! Al diablo, maŝ’ kaj kugl’! Post navigo mi kunule kundiboĉas kontinue pro la akirita rubl’. Rublo - rubo nur papera! Ŝpari estas peza pek’. Ho, anim’ mia leĝera - kvardek flikoj, truojn - dek. Tamen sendis Dio gracon, indas preĝon li pro l’ bon’. Vidis mian li domaĝon, diris li: "Kuraĉu Vaĉon, hastu, dumas la sezon’!" Kio estas tiu Vaĉo, al mi diris unu biĉ’. Li ĝin iris kun ploraĉo, reveturis kun feliĉ’. Vaĉo estas la rivero en profunda Siberi’. Tie floras koopero. Ĝi - trezoro, ne monero - preskaŭ ora arteri’! Kiel best’ mi laboraĉas, for, almozo kaj drinkad’! Mi pasinton mian kraĉas, apud Vaĉ’ favoras fat’. Or’ - valor’! Ĉu estas plie? Ne! - sugestas homa sci’. Do, ĉu tiel, ĉu alie, sed laboris mi ĉi tie kelkmonate - kvar aŭ tri. Oni pagis min, retenis pro l’ nutrado, l’ dormo, plu... Tamen kvar mil rubloj benis min finfine - ho-lu-lu! Estas mono por diboĉo! Mi veturu sudon, for! Mono svarmas en la poŝo, kie eĉ ne estis groŝo, do forgesu mi pri plor’! Pro l’ konsilo trinkos ĉaĉon mi je l’ sano de la biĉ’: mi ploraĉe iris Vaĉon, reveturas kun feliĉ’! Jen vagonservist’ kun flato rampas kvazaŭ arane’. Kelnerin’ - en sama stato: ĉiuj sentas pri drinkado, kaj virin’ en la kupe’. Estu ŝi por vi ne plaĉa, sed por mi ne oftas foj’. Vaĉon iris mi ploraĉa, reveturas mi kun ĝoj’! Vidalvide, babilade ŝin pri l’ mon’ atingis sci’. Vort’ post vort’ ruliĝis rade, vagis mon’ en man’ sporade, kaj foriris ĝi kun ŝi. Ve, kiela malfeliĉo! Do, plu sciu: trompas vid’! Mi veturis kun la riĉo kaj veturas plu kun rid’. Kvin diurnoj pasis, blovis. Nigra aaro jen, sed mi ĉion perdis, kion kovis. La servist’ muzele movis: vodkon ne aĉetas li. Mi je l’ lasta rublo sendas telegramon el Soĉi’: "Mon’ vaporia, relukrendas, pruntrimesu tien ĉi!" Kie, kie vi, rublozo? Damne, sakre, skolde vin! Kaj denove mia krozo - Magadanon, kun almozo. Biĉoj karaj, prenu min! Preterbuŝe fluas ĉaĉo, fruktoj vagas preter naz’... Reveturas mi al Vaĉo kaj ridaĉas pri l’ okaz’!
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989