Verdan kaj purpuran, ruĝan, flavan kaj lazuran, plej modernan, belan, ŝikan nuran vestis mi sur vin. Kaj se ne multekostan, tamen modan, laste-postan, sed al mi de vi - nur vodko kaj fojfoje - bona viní. Ho, nesatigebla kanajlino cerbofebla, kiomfoje mi demandis: "Ĉu sufiĉas jam por vi?" Sed vi, ebria sate, sana, ne tuŝita bate, nur liveris al ai vodkon kaj kriaĉis: "Donu pli!" Kapon vian, ho, aĉino, moní surŝutis ja sen fino per biletoj bankaj, per abunda or-torentí. Sed al milico trafis ni, vaniĝis eĉ apelacií, kaj ĉio pasis, foris el sub nia firmamentí. Ne diru je aŭguro vi pri via certa ĵuro, ke tre longe plu en koro via restos nia amí. Foriĝu vi, haroza, kun patrino furioza, vivu plu kiel vi volas, mi foriris por ĉiamí!
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989