Kiam la akvo de l’ diluvo monda
revenis pace al sia nivel’,
el ŝaŭmo ŝpruca de l’ torento onda
la am’ silente restis sur la ter’.
Ĝi, antaŭ la eterno nur responda,
por Siam solvis sin en la aer’.
Kaj gestranguloj estas tiaj plu,
kiuj enspiras l’ polvon de l’ diluv’
sen penso pri kondamn’ aŭ panegiro
kaj spiras do sen ia kroma cel’;
subite ilin kaptas la anhel’
de same forta kaj avida spiro.
Tamen sento - ŝip’ en ocean’ -
longe flosas ĝi en sia driv’
antaŭ ol kompreni, ke la am’
samas al la spir’ kaj al la viv’.
Kaj longos migro blinda por ascendo
tra Amolando al la suna bril’.
Kaj la vagantoj tiuj kun pretendo
ne igos civitanoj kun facil’,
sed spertos pri disiĝo kaj atendo,
pri perdo de la dormo kaj trankvil’.
Sur tiu vojo regas ne prudent’,
kaj la pilgrimoj estos en konsent’
eĉ siajn vivojn lasi al abdiko,
por ke ne deŝiriĝu sen reven’
la nevidebia sorĉa amfaden’,
tenanta inter ili koran ligon...
Elektitojn ebriigis vent’,
ĵetis teren, levis al la triv’,
ĉar se vin de l’ am’ ne tuŝis sent’,
do ne vivis kaj ne spiris vi!
Sed multajn, jam dronintajn en la amo,
ne revenigos peno de la lang’...
Hin registras klaĉo, misa famo
kaj onidir’, avidaj’ pri la sang’...
Starigu ni kandelojn al teamo
de l’ pereintoj pro la amlavang’...
Iliaj voĉoj sonas en agord’,
l’ animoj vagas en floranta kort’
kaj spiras vivon en eterna verso,
kaj renkontiĝas foje kun suspir’
en sia flugo, drivo, laca ir’
sur stretaj krosoj de la universo...
Sternos kampojn al amantoj mi:
kantu dum disiĝ’, dum rendevu’!
Spiras mi - do ankaŭ amas pli!
Amas mi - do ankaŭ vivas plu!
|