Ĉi tie ne platas, alias klimat’, lavangon rasekvas lavanga rulad’, kaj ŝtonfalon denove rebruas ŝtonfal’. Kaj endus oblikvi de abism’, sed loge nin tiras l’ aventurism’: danĝera vojo, kiel milita batal’. Se iu ne riskis grimpon al pint’, do tiu ankoraŭ ne provis sin, eĉ se de l’ ter’ al li atingeblas ĉiel’. Malsupre nenie renkontos vi dum via longa feliĉa viv’ eĉ parton mizeran de tiaj miraklo kaj bel’. Pri laŭroj kaj rozoj forestas tent’, kaj ne similas al monument’ ĉi roko, kiu la koron benis per pac’. Sed brilas, kiel eterna fajr’, la pinto per glacia opal’, kiu ĝis nun ne cedis al via aŭdac’. Kaj ĉiu parolu laŭ sia volont’, sed oni pereas en nia rond’ pli bele, ol iu de brando kaj malvarmum’. Aliuj venos - komforton for! - al risk’ kaj supermezura labor’, konkeros tiun vojon per sia plandum’. Rokmuroj apikas. Plugrimpu sen gap’! Ne fidu je dia favor’ dum varap’: en montoj fidindas nek ŝton’, nek glacio, nek mur’. Konfidas ni nur al propra ag’, al fera hok’ kaj amika brak’ kaj preĝas, ke ne perfidu sekura ŝnur’. Ni hakas la ŝtupojn. Antaŭen, sen lac’! Kaj tremas la gamboj de streĉ’ kaj aŭdac’. La kor’ penas fuĝi al pint’ el la brusto kun ŝir’. La monda vastaĵ’ panoramas sub vi... Vi ĝuas, sed iom vin ronĝas envi’ al homoj, sturmontaj la pintojn post via forir’.
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989