Rigardu vi, rigardu vi: de l’ morneterna region’, el tima kortumej’ al ni Di’ sendis tjon, ne scie kjon. Bravure ludu! Eble lin soifas en angor’ edzin’, infan’, malsana je holer’... Li venis, sturma kurier’! Rigardu vi, rigardu vi: aperis tjo, ne scie kjo. Eiel subita neĝ’ al ni inside falis li. Kaj do: ĉu estas li ruzul’, fripon’? Ĉu mag’, ŝorĉisto aŭ spion’? En kiu regas li palac’, kaj kies estas li donac’? Rigardu vi, rigardu vi: ho, kiaj risko kaj kuraĝ’! Li brave paŝis al neni’ el nenie’! Nun kun omaĝ’ atentu l’ diron pri l’ afer’: hieraŭ fuĝis li de l’ ter’ kaj - al kvieto tra tifon’, sed vane al kviet’ sen mon’. Li glitis kiel mus’, pedik’.. Kviet’ sen mono? Sen efik’! Aŭskultu vi l’ rakonton pri la lando de malĝoja griz’. Infer’ - pelmel’! Revenas li al nia peka paradiz’. Do, li de tie fuĝis sor: Judas’ lin gajnis - ĉion for per kartoj. Jen situaci! Rigardu - l’ fundon vidis li! Inferon vidis li, kaj tuj repaŝis li al la homuj’. Rigardu vi, aŭskultu vi: heroldis kok’: "Jam temp’ está!" Rigardu: Superstelo, Di’ Li inter ni - dia mana’! Ni la peliton de l’ infer’ agnosku sur la peka ter’. Ne estis mort’ far li, nek tuŝ’. Ĉu memmortigo? Kia fuŝ’! Kvankam facilas ĉi rutin’, neniu fraŭdos lin kaj nin!                                 Rigardu vi, rigardu vi...
© Nikolai Lozgaĉev. Tradukis, 1989