Se amik’ estas en praktik’
Ie inter bravul’ kaj nul’,
Se misteras por vi l’ ide’
Ĉu li bonas aŭ ne,
Tiru lin al montar’ en par’,
Kie gravas apog’ sur rok’,
Kaj en unu parti’ kun vi
Riveliĝos do li.
Se lacigas lin streĉ’ sur eĝ’,
Tuj li strebas kun dub’ al sub’,
Se teruras por li glaci’,
Kaj mispaŝo eĉ pli,
Do li taŭgas nur por ignor’,
Estas li ne kunul’, sed nul’,
Nefidinda grimpant’, fuŝant’,
Eĉ ne inda je kant’.
Sed se li iris pli for sen plor’,
En koler’ kaj sen ĝu’, sed plu,
Kaj se li sur are’, klina tre,
Savis vin de pere’,
Se plu sekvis li vin ĝis fin’,
Staris en ebriec’ ĉe l’ pint’,
Do kalkulu je lia subten’
Kiel je vi mem.
|