Spir’ profundu, manoj vastu,
unu-du! - sed nur ne hastu.
Vigla mens’, gracio kaj plastiko -
sana, sobra vivkutim’,
plezuriga por anim’
estas la matena gim-nastiko.
Pro malvarmo ne trepidu,
unu-du! - surplanke sidu,
faru la ekzercojn kun fervoro.
For influon de l’ soci’,
spiru ĝis la prostraci’,
estu sporta inici-atoro.
Se vi jam anhelas lace -
ek al saltoj, pli aŭdace,
ne timigos vin eĉ Antarktiko.
Pruvis la scienco brila:
nigran kafon malutilan
anstataŭos sport-profila-ktiko.
Disvastiĝis inter homoj
unu-du! - malsan-sindromoj.
La viruson firme kontraŭstaru.
Kiu feblas - mortos for!
Do, konservi sanon por,
nepre la hardadon or-de faru.
Superfluas eĉ parolo -
vi klinadu vin ĝis folo,
tamen ĉiam pensu pri plezuroj.
Se vin io ĝenas noce -
duŝu vin kaj frotu brose,
tre utilas akvaj proce-duroj.
Mava vort’ ne trafos ŝoke -
tuj ekkuru ni surloke.
Gajnos ĉiu, eĉ la malspertulo.
Por kurado - jen stimulo:
diferenco estas nulo,
Ĉiujn egaligas kur-regulo.
|