Mi ĉiam memoros l’ batalon - Aer’
morton disportis per vento.
Kaj belaj steloj faladis al ter’
de firmamento.
Stel’ falis kaj tuj mi deziris ke mi
vivu post la batalo.
Do mian vivon mi ligis kun ĝi
sub la stelfalo.
Ekpensis mi, ke min gardis ĉiel’,
evitis mi mortan horon.
Sed de ĉiel’ fulme pafis la stel’
kaj trafis la koron.
Oni ordonis: "Prenendas montet’!",
"Malŝparu kartoĉojn ĉiujn!"
Jen en ĉiel’ dua flugas stelet’
sur epoletojn viajn.
Steloj abundas en la firmament’
sufiĉos por ĉiu homo
se mi ne mortus en tiu moment’
do estus heroo
Al mia filo por bona memor’
donacus mi stelon.
Pendas steleto ĝis hela aŭror’
en la ĉielo.
|