Ĉi tie abioj tremegas kun knar’
kaj birdoj ne emas trankvili.
Vi loĝas en densa sorĉita arbar’,
el kiu ne eblas foriri.
La padusoj tolaĵe sekiĝu en vent’,
pluve falu siringa floraro,
Mi vin prenos el morna arbara silent’
al palac’ kie kantas gitaro.
De mi kaj de lumo por longa miljar’
vin kaŝis magia mistero.
Vi kredas, ke estas sorĉita arbar’
la loko plej bela sur tero.
Foliaro soifu sen ros’ dum maten’,
dronu luno en sombra nubaro.
Mi vin nepre venigos al hela kastel,
kun balkono al bordo de maro.
En kiu semajna diurno kaj hor’
singarde eliri vi provos?
De tie en manoj mi portos vin for,
al lok’, ke neniu vin trovos.
Mi vin ŝtelos, se vin ne timigas la plan’.
Ĉu ne serĉis mi vin ĉion spite?
Paradizon konsentu en simpla kaban’,
se jam estas palac’ okupita.
|