Kompreni la ulojn el Tau de Balen’ Ni tute forperdis kapablon, Signalas ni: “Kion vi faras?”, sed jen Nin ili resendas diablen. Kaj Tau de Balen’ Belas kvazau eden’, Tie vivas diversmaniere Estajoj, samkiel surtere. Kaj jen flugas mi lau la luma radi’, Sen help’, sed gvidata de emo, Al Tau de Baleno, car volas ja mi Kompreni la tutan problemon. Sur Tau de Balen’ - Jen fenomen’ - Lau nia pritakso terana, Popol’ estas mense malsana. Mi flugas kusante en anabioz’, Kaj la balenanoj fimokas, Min ili kondukas gis plena neuroz’, Kaj mi ne plu ilin alvokas.         La sip’ alterigis kun eta problem’, La trua kaldron’ donis guton. Kaj kriis mi taubalenlingve: “Salem!”, Konforman al nia “Saluton!” Sed trompas la sajn’ De taubalenan’,                                             Si diras: “For vi! Superas vin ni: La virojn ni ne plu bezonas, Ni nun kiel fungoj burgonas”. La stelon forlasis mi kun malesper’ Kaj flugas en mensa ebrio, Car jam tricent jarojn travivis la Ter’ Pro l’ fia ajnstajn-teorio.        
© Svetozar Lashin. Tradukis, ?