Mi ofte flugas al Odes' - patrino, Nun ne forflugos sen permes' pilot’. Jen venis stevardino, kvazauh estas shi princino, Fidinda kiel la civila flot'. Ne shvebas super Murmansk' ech nubet', Kaj Ashhabad’ min tute ne konsolas, Invitas min Kievo en kviet'. Kaj Kishinev', sed tien mi ne volas. Ne pensu, oni diras, pri sukceso, Atendas, vidu, ech delegaci'. Denove jam aperis malpermeso por Odeso - Malhelpas nun forflugi la glaci'. En Leningrado gutas de 1' tegment', Sed la gutado tute min ne miras. Jen, en Tbiliso blovas varma vent', Sed tien mi forflugi ne deziras. Mi auhdas: «Jen forflugas rostovanoj!» Sed mi rapidas, certe, al Odes'. Mi tien volas kie min atendas oni vane - Tri tagojn jam forestas la permes'. Mi celas tien, kie velkas sun' Kaj amasighas negho, oni diras. En lok' alia lume estas nun, Sed tien mi forflugi ne deziras. El Moskvo ghis Odeso avio nun ne flugas, Char havas malpermeson la pilot'. Al kampo alterigha stevardino nin kondukas, Fidinda kiel la civila flot'. Kaj mi al ajna povas flugi lok', Pri kiu oni nun ech ne parolas, Ech al fermita urb' Vladivostok' Auh al Pariz', sed tien mi ne volas. Mi revas: suprenflugas ni kaj baroj malaperas... Turbinoj lauhte fajfas jam sen pauhz’ , Sed pri vojagho nia mi dubas, malesperas, Malhelpas eble iu grava ka;z'... Mi celas al la suda urb' Odes', Sed tie falas negho, oni diras, Mi trafus al Londono kun sukces', Sed tien mi forflugi ne deziras. Mi pravas - ridimpreso, sed forestas la permeso Kaj flugi for ne povas nun pilot', Nin vokas interesa stevardino - miss Odeso, Fidinda kiel la civila flot'. Forestas la permeso ghis maten', Kaj pasagheroj dormas en kvieto, Diablo prenu punkton de 1' alven', Mi flugu ien ajn kun chi bileto.
© Shimon Vainblat. Tradukis, 2014