Am ĉesis kanonoj tempesti, Brilas la sun' en zenit', Kiel la homojn testi, Se ne plu estas milit'? Sed oni demandas sen flato, Se estas l' neces': "Ĉu fidus vi lin en skoltado, Ĉu ne aŭ jes?" Ne venas funebraj avizoj, La urbojn ne vundas flam'. La viv' ŝajnas nun paradizo, Sin montri maleblas jam. Sed oni demandas sen flato, Se estas l' neces': "Ĉu fidus vi lin en skoltado, Ĉu ne aŭ jes?" Trankvilo, kviet' - estas mito, Bezonas defendon la ver'. Ekzistas batal' senmilita Kun risk', heroec' kaj danĝer'. Kaj oni demandas sen flato, Se estas l' neces': "Ĉu fidus vi lin en skoltado, Ĉu ne aŭ jes?" Ni venkis delonge faŝismon, Kaj ĝojas de l' floroj, de l' sun'. Sed kosmon kaj maran abismon Ne endas ignori nun. Do oni demandas sen flato, Se estas l' neces': "Ĉu fidus vi lin en skoltado, Ĉu ne aŭ jes?"
© Alexey Zhuravlev. Tradukis, 1990