En la ĉielo mi - "Jak" - ĉasavi’ estas en domo mia, sed tiu, kiu sidas en mi, ĉasisto sin mem opinias. Paffaligitas far mi "Junkers" - mi punis kruele ĝin, sed tiu, sidanta en mi, sen ĉes’ incitas min ĝis kulmin’. Min flikis kun lerto l’ mekanikist’, - mi estis vundita trae, - sed tiu, en mi, kun la sama persist’ direktis min vertikale. Jen portas pereon la bomb-energi’ al l’ aerodromo, sed ŝajnas, ke kantas la stabiligil’: "Pacon al via domo!" Ataki de l’ vost’ celas min "Messerschmitt". Hi fuĝos - sufiĉas jam. Sed tiu, en mi, sen ajna hezit’ decidis iri je ram’. Ho, mi ja eksplodos pro lia provok’! Sed rusta ne tuŝos min ronĝ’, ĉar mi, superante limigojn kun mok’, eliras el kruta plonĝ’. Mi estas la ĉefa, sed voru min flam’ - kie ’stas la alia? Jen, fumiĝinte, ekkantis gi jam: "Pacon al domo via!" Sed tiu, en mi sidanta fripon’, restinte en sol’, sen aprob’ min fraŭde direktis por nova plonĝ’ tuj post la granda lop’. Li ŝiras al si - kaj duoblas la pez’. Ve al mi, piloto-as’! Mi devas obei al tiu frenez’, sed tio lastfoje ’stas. Ne plu humiliĝi do ĵuris mi ĵus, prefere - surteren en brul’! Nu, ĉu li ne aŭdas: foliĝas la puls’?! Benzin’ - mia sango - sur nul’. Maŝina tolero ne estas sen fin’, kaj kugl’ estas fino de vir’. Kaj tiu subite, jen, frapis sin vizaĝe al la kloŝa vitr’. Mortinta! Finfine mi flugas 3en prem’, bruligas la reston de l’ fort’. Sed, ve, el profunda plonĝo mi mem ne povas elturni min for. Ve, estis malgranda mia sukces’, sed havu ŝancon alia. Ŝajne trakantis mi fine - nu, jes - "Pacon al domo via!"
© Vladimir Danilov. Tradukis, 1989