Denove mi flugemas al Odeso,
denove restas Moskve flugmaŝin’.
Konsoli nin alvenas kiel "Il"-o multpromesa
lazurvestita stevardin-princin’.
En Aŝhabad’ vetero - kiel rev’,
Murmansken oni haste traĉielas.
Akceptas Lvov’, Kievo, Kiŝinev’,
Harkov’ akceptas - tien mi ne celas.
Mi aŭdas, ke hodiaŭ - malpermeso,
ĉielo ne adaptos sin al mi.
Kaj jen prokrast-anonco pri la flugo al Odeso:
ne eblas alteriĝi pro glaci’.
Por mi prefere estu Leningrad’ -
tegmentoj tie gutas, neĝ’ degelas.
Tbilise ĉio buntas de florad’,
kaj teo kreskas - tien mi ne celas.
Rostoven parolila voĉ’ agitas,
sed mia celo estas ja Odes’.
Ve, mi deziras tien, kien vojo nun fermitas:
tri tagojn ne akceptas ĉi adres’.
Mi devas al senĉesa neĝblovad’,
al ejoj, kien nur diablo pelas.
Kaj kie sunplenegas eldorad’, -
prosperon spite, - tien mi ne celas.
Celata lok’ fermitas, kaj forfluga voj’ baritas:
maljusto ĉie. Tristas mi, sed jen -
enue gurdavoĉe al avio nin invitas
lazurvestita stevardin-siren’.
Akceptas eĉ la plej mondfina lok’,
ĝis kiu min ne trenus riĉ’ fabela.
Eĉ la fermita urb’ Vladivostok’,
Pariz’ akceptas - tien mi ne celas.
Mi aŭdas, ke boniĝos la veter’, obstakloj ĉesos.
Ekstere muĝas jam turbina bas’.
Sed mi ne povas kredi, ke akceptos min Odeso:
kialojn ili havas en amas’.
Mi devas al nebul’ kaj uragan’,
al ejoj, kien nur diablo pelas.
Akceptas Romo, Oslo, Magadan’,
akceptas ĉio - tien mi ne celas.
Mi pravis: glate-glite, jam denove prokrastite,
denove gvidas nin al flughaven’
sveltega kiel "IL"-o, kiel heroin’ enmite,
lazurvestita stevardin-siren’.
Atendas civitanoj iom pli,
valizoj ŝajnas sub la kap’ lanugi.
Al mi sufiĉas. Krevu ĉio ĉi!
Mi flugas tien, kien eblas flugi!
|