Al la svarmo de urb’, al Ŝtalbrua river’
urĝas nin la reven’, vivdetrua rigoro.
Ni descendas al val’ post la pinto-konker’,
en montar’ restas nur, en montar’ restas nur niaj koroj.
Superfluas kverelaj konfrontoj.
Jam klaregas por mi kiel sun’,
ke ol montoj pli bonas nur montoj,
de mi mem ne grimpitaj ĝis nun...
Iu emas al sol’, kiam rodas mizer’,
iu emas al fuĝ’: koralvoko lin tentis.
Sed ni reas al val’ post la pinto-konker’.
Kion fari? Eĉ dioj surteren descendis.
Superfluas kverelaj konfrontoj.
Jam klaregas por mi kiel sun’,
ke ol montoj pli bonas nur montoj,
de mi mem ne grimpitaj ĝis nun...
Venas tempa por kant’, pluras pensoj ĉe l’ krest’,
logas tiam montar’ - homojn volas reteni.
Sed ni reas al val’ por la jar’ aŭ vivrest’,
tial ke ĉiam ni, tial ke ĉiam ni devas fine reveni.
Superfluas kverelaj konfrontoj.
Jam klaregas por mi kiel sun’,
ke ol montoj pli bonas nur montoj,
de neniu grimpitao ĝis nun.
|