Mi bone lernis ĉiujn notojn, do demand’ obseda ĝenas min obstine, ĉar gam’, ekante per la noto "do", la saman noton ĉiam havas fine. Dancas notoj sen agordo: al do, re, mi, fa, sol, la, si plaĉas sol’, sed finfine faras ordon ies aroganta vol’. Konscias muzikemaj homoj, ke ekzistas objektive jena fakto: maltroas spaco por la noto "re" en takt-okono kaj en plena takto. Tonal’ ne gravas, ĉiam miras si, ke egaleco inter sonoj strangas: la sama - ni supozu - noto "mi" alteme pli aŭ malpli alte rangas. Dancas notoj sen agordo: al do, re, mi, fa, sol, la, si plaĉas sol’, sed finfine faras ordon ies aroganta vol’. Mi scias, kiel sekvas strofoj, ja tutsame tempo sin traŝovas laŭe. Kelkfoje tamen - vidu - l’ noto "fa" aŭdigas pli sonore ol antaŭe. Subite ien lanĉas sin bemol’. Post kiam ĝi tretvenie senpardone, la ĉiam fidoveka noto "sol" ŝanĝiĝis sen hezito duontone. Dancas notoj sen agordo: al do, re, mi, fa, sol, la, si plaĉas sol’, sed finfine faras ordon ies aroganta vol’. Inspira komponisto krucis tra papero kvinlinia laŭ neceso - veluran molon lase l’ noto "la" altigis sian voĉon je dieso. Demandi Betovenon povas vi - sen "si" muzika verko estas nulo. La ĉiujn superanta noto "si" rigardas ĉiujn kiel superulo. Dancas notoj sen agordo: al do, re, mi, fa, sol, la, si plaĉas sol’, sed finfine faras ordon ies aroganta vol’. Diskut’ pri l’ notoj ŝajnas sen valor’, ja estas not-moŝtuloj kaj servantoj. Kaj evidente si-bemol-minor’ perfekte taŭgas por funebraj kantoj. Krom notoj-servutuloj aakaŭ - ve! - kelkfoje parazitoj ekekzistas. Per kio igi tiujn al obe’? Ne l’ dia zorgo, sed la komponista. Dancas notoj sen agordo: al do, re, mi, fa, sol, la, si plaĉas sol’, sed finfine faras ordon ies aroganta vol’.
© Wojciech Usakiewicz. Tradukis, 1989