Fumecas, ne vidas mi nin en speguloj, Kaj eĉ vid-al-vide ne vidas mi ŝin, Laciĝis jam paroj de la dancemuloj, Sed mi ne foriros sen kanti ĝis fin’. Jam venas muziko al sia fino. Paliĝis en mia pokalo vino. Kaj ĉesis de la parolstreb’ minut’... Ĉu nun preferindas fintrink’ en mut’? Dum jar’ ne dorlotas per suno vetero, Sub krusto glacia frostiĝis l’ anim’, Atendas degelon mi jam sen espero... Sed mi ne foriros sen kanti ĝis fin’. Jam venas muziko al sia fino. Paliĝis en mia pokalo vino. Kaj ĉesis de la parolstreb’ minut’... Jes, nun preferindas fintrink’ en mut’! Orkestro laciĝis kaj ludas sen lerto. Fermiĝas la ring’ - ne disŝiros mi ĝin... Trankvile! Pli decas forir’ kun rideto, Sed mi ne foriros sen kanti ĝis fin’. Jam venas muziko al sia fino. Paliĝis en mia pokalo vino. Senbrilas la flegma okul’ de l’ spegul’... Ĉu eble frakasi l’pokalon ĝis nul’?
© Ludmila Novikova. Tradukis, 2016