Ĉi tie ne plato, alia klimat’,
Lavangoj torentas kiel kaskad’,
Kaj muĝas ŝtona falad’ post ŝtona falad’.
Kaj eblas retir’, de rok’ ĉirkaŭir’
Sed nin puŝas supren la aspir’
Laŭ vojo, kiu similas al militpad’.
Sen tia ascend’, sen la riskosent’
Ne estos plena pri si kontent’,
Eĉ se malsupre kapteblas stel’ de l’ ĉiel’:
Ne eblas trovi ekster montar’
Dum tuta longa vivobonfart’
Dekonon da mirindaĵoj samaj kaj bel’.
Nek flora buked’, nek ina lament’...
Kaj ne similas al monument’
La ŝton’, kie ekdormis unu el ni.
Kaj flagras per flam’, Eterna flam’
Montpint’, kiun li ne atingos jam,
La krono el smeralde brila glaci’.
Nu jes - onidir’, sen ĉes’ onidir’,
Sed ne - ne estis vana martir’!
Pli bonas tiel ol pro katar’ kaj drinkad’.
Alia kohort’ anstataŭ komfort’
Denove alprenos riskon de mort’,
Atingos tiun pinton el la smerald’!
Apikaj montflankoj... Ne gapu do nun!
Ĉi tie ne kredu vi je la fortun’ -
En montoj fidindas ne ŝton’, ne glaci’, ne rokmur’ -
Fidindas nur via propra manpar’,
La man’ de l’ amiko kaj ekipilar’.
Do preĝu, ke estu plej firma ŝnur’ de sekur’.
Ni hakas la ŝtupojn... Ne eblas reven’!
Kaj tremas genuoj pro streĉo de pen’,
Kaj pretas el brusto elsalti al supro la kor’.
La mondo sur polmo - en sven’ staras ni,
Ni mute feliĉas, sed kromas envi’
Al tiuj, por kiuj montpintoj ankoraŭ en for’.
|