Al Marina V.
Mi amas vin en nun’,
malkaŝe, sen imun’, -
Ne antaŭ kaj ne post en via flam’ mi krias;
Kun pluvo kaj kun sun’ mi amas vin en nun’,
En iso - mi ne volas, en oso - mi ne scias.
Pasea “amis mi” -
funebra melodi’,
Ĝi tenerecon mian dampas malagrable, -
Elversis kvankam la poeto-di’:
“Mi amis vin, sed mia am’ probable...”
En tio vidas mi kompatan degnon,
Kiel al homo, forgesita post forir’,
Al forvelkinta eksa belulin’,
Al reĝo, kiu perdis sian regnon;
En tio estas la aspir’ sen celinspir’
Kaj malfidemo al “mi amas vin”.
Mi amas vin en nun’ -
sen perdoj, sen lakun’.
Viv’ mia pasas nun - ne tranĉos mi vejnŝnuron!
Nuntempe, ĉi-momente, simple nun -
Ne tiras min pase’, ne logas min futuro.
Mi venos ĉu per vad’,
per naĝ’, per aviad’,
Kun ĉenoj pudaj sur la gamboj mi eklamos, -
Al vi mi venos sen mispromesad’,
Ke post “mi amas vin” mi diros “kaj vin amos”.
Amaras tiu “amos” malmorala -
Subskribo falsa, verma truo, trompa ag’,
Rampejo por forir’ kun oportun’,
Venen’ kaŝita sur la fund’ pokala, -
Kaj kvazaŭ vangofrapo por la nuna tag’,
Malfid’ al tio, ke “mi amas” - nun.
Mi france sonĝas plu
kun tempa superflu’
En svagoj de l’ futur’, de la pase’ distinga.
Al pilorio mi ligitas, hu!
Vokitas mi al bariero - lingva.
Ha, lingva diferenc’, -
mi statas en maldec’!
Sed ni duope venkos tiun diferencon.
Mi amas vin eĉ’ en kompleksa tens’ -
En la futur’ kaj la pase-prezenco!..
|